From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Civila Aviada Organizaĵo (ICAO) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj havas la taskon plani kaj kunordigi la civilan aviadan trafikon. Ĝi fondiĝis en 1944, surbaze de la Interkonsento de Ĉikago, kaj havas sian sidejon en Montrealo (Kanado). Pli ol 188 ŝtatoj estas membroj de la organizaĵo.
Internacia Civila Aviada Organizaĵo | |||||
---|---|---|---|---|---|
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj eldonejo | |||||
Komenco | 7-a de decembro 1944 vd | ||||
Antaŭe | International Commission for Air Navigation vd | ||||
Geografia situo | 45° 30′ 1″ N, 73° 33′ 51″ U (mapo)45.500278-73.564167 | ||||
Sidejo | Q125546544 | ||||
| |||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Juan Carlos Salazar Gómez (en) (2021–) vd | ||||
Lingvoj |
angla lingvo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
ICAO normigas kodojn por pluraj aviadaj nocioj kiel flughavenoj, aviadaj linioj, aviadiloj.
La flughavenaj kodoj konsistas el po kvar literoj (male al la IATA-kodoj, triliteraj). La unua litero indikas mondregionon aŭ grandan regnon. La dua indikas regnon, se ne jam la unua tion faris. La tria kaj kvara identigas la flughavenon. Jena tabelo klarigas la signifon de la unua litero:[noto 1]
Litero | Regiono | Litero | Regiono |
---|---|---|---|
A | Sud-okcident-pacifika regiono | N | Sud-pacifika regiono |
B | Nord-polusa regiono | O | Proksima Oriento |
C | Kanado | P | Nord-pacifika regiono |
D | (Norda kaj) Okcidenta Afriko | R | Orienta Azio |
E | Norda Eŭropo | S | Sudameriko |
F | Suda Afriko | T | Kariba regiono |
G | Marbordo de okcidenta Afriko | U | KSŜ |
H | Orienta Afriko | V | Suda Azio |
K | Usono | W | Sud-orienta Azio |
L | Suda Eŭropo | Y | Aŭstralio |
M | Centra Ameriko | Z | Ĉinio kaj Mongolio |
La aviadilaj kodoj konsistas plej ofte el unu aŭ du signoj, sekvataj de streko, kaj pliaj signoj. La signoj antaŭ la streko indikas la ŝtaton, kie la aviadilo estas registrita, kaj la signoj malantaŭ la streko indikas la aviadilon mem. Jen kelkaj ekzemploj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.