Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito
internacia asocio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito (angle International Physicians for Prevention of Nuclear War (IPPNW), france Association internationale des médecins pour la prévention de la guerre nucléaire, hispane Asociación Internacional de Médicos para la Prevención de la Guerra Nuclear kaj ruse Врачи мира за предотвращение ядерной войны) estas nepartia federacio de naciaj medicinaj grupoj en 63 landoj, reprezentantaj kuracistojn, medicinajn studentojn, aliajn kurac-laboristojn kaj koncernajn homojn, kiuj dividas la komunan celon krei pli pacan kaj sekuran mondon libera de la minaco de nuklea neniigo. La ĉefsidejo de la organizo estas en Maldeno, Masaĉuseco. La asocio ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 1985.
Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito | |||||
---|---|---|---|---|---|
angle International Physicians for Prevention of Nuclear War | |||||
internacia ne-registara organizaĵo | |||||
Komenco | 1980 vd | ||||
Geografia situo | 42° 25′ 39″ N, 71° 4′ 34″ U (mapo)42.4275-71.07611111 | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Berlino | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Bernard Lown vd | ||||
Membro de | ATTAC Germanio Forum Menschenrechte (en) vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
IPPNW-filioj estas naciaj medicinaj organizaĵoj kun komuna sindevontigo al la forigo de nukleaj armiloj kaj la preventado de milito. Filioj ampleksas de manpleno da diligentaj kuracistoj kaj medicinaj studentoj ĝis dekmiloj da aktivuloj kaj iliaj subtenantoj. Kiel sendependaj organizaĵoj ene de tutmonda federacio, la IPPNW-filioj okupiĝas pri plej diversaj agadoj rilataj al milito, sano, socia justeco kaj la medio.