From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Aŭtomobila Federacio (france Fédération Internationale de l'Automobile, akronime FIA) estas internacia sporta federacio kiu administras la plej multajn el la motorsportaj agadoj tutmonde. Krome, la federacio antaŭenigas agadojn por altigi la nivelon de vojsekureco en malsamaj landoj. La federacio estis establita la 20-an de junio 1904 sub la nomo Internacia Asocio de Rekonitaj Aŭto-Kluboj (angle International Association of Recognized Automobile Clubs, akronime : AIACR). Post la fino de la Dua Mondmilito, la federacio ŝanĝis sian nomon al sia nuna.
Internacia Aŭtomobila Federacio | ||
---|---|---|
Fédération Internationale de l'Automobile | ||
internacia sporta federacio | ||
Komenco | 20-a de junio 1904 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
La federacio kunigas 246 organizaĵojn el 145 diversaj landoj [1]. La sidejo de la federacio troviĝas apud la Placo Concorde en Parizo, Francio. La prezidanto de la asocio estas Mohammed Ben Sulayem, kiu okupis la postenon ekde 2022.
La elstaraj ĉampionecoj kiujn la federacio kontrolas kaj aprobas estas Formulo 1, la World Endurance Racing Championship kaj la Monda Ralio Ĉampioneco (World Rally Championship) kaj kelkaj malsamaj ĉampionecoj de sportoj kaj vojaĝveturiloj. Krome, la federacio kune kun (Internacia Motorciklo Federacio (FIM) kontrolas kaj aprobas la provojn starigi rekordojn de veturrapideco. La Internacia Olimpika Komitato agnoskis la federacion provizore en 2011. Du jarojn poste, la agnosko iĝis konstanta [2][3].
La Internacia Asocio de Rekonataj Aŭtokluboj (angle: International Association of Recognized Automobile Clubs, akronime AIACR) estis establita la 20-an de junio 1904 en Parizo kiel asocio de aŭtomobilaj kluboj el la tuta Francio. La celo de la asocio estis reprezenti la interesojn de la veturilo-posedantoj kaj krome kontroli la internacian motorsportan scenon. En 1922, la Internacia Sporta Komisiono (Commission Sportive Internationale) estis establita kies rolo estas establi regularojn por okazigo de internaciaj Grandpremio-vetkuroj (Grand Prix). La Eŭropa Ĉampioneco estis okazigita por la unua fojo en 1931 kaj la ĉampionecotitolo estis aljuĝita al la ŝoforo kiu atingis la plej bonajn rezultojn en kelkaj elektitaj vetkuroj. Kun la rekomenco de aŭtovetkuro post la Dua Mondmilito, la nomo de la federacio estis ŝanĝita al sia nuna nomo. En tiu tempo, novaj vetkuraj kategorioj estis kreitaj, inter ili Formulo 1, kiu estas okazigita ekde 1950.
Evento | Ĉampioneco de ŝoforoj | Ĉampioneco de Fabrikistoj | teamĉampioneco |
---|---|---|---|
Monda Ĉampioneco por Fabrikistoj | – | 1925–1927 | – |
formulo 1 | 1950 - | 1958 - | – |
Mondĉampioneco por sportaŭtoj | 1981–1992 | 1953–1984 | 1985–1992 |
Monda Ralio Ĉampioneco (WRC) | 1979– | 1973– | – |
Monda Ekskursoveturilo-Ĉampioneco (WTCC) | 1987, 2005–2017 | 2005–2017 | 1987 |
GT1 Mondĉampioneco | 2010–2012 | – | 2010–2012 |
World Endurance Championship | 2012– | 2012– | – |
Monda Rallycross-Ĉampioneco | 2014– | – | 2014– |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.