Intermaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Intermaro (pole Międzymorze) estis politika ideo de Józef Piłsudski de antaŭ la unua mondmilito celanta kreon de federacio de la ŝtatoj de Mezeŭropo kaj Orienta Eŭropo. Estonte al Intermaro estis apartenonta la areo inter la maroj Adriatika, Balta kaj Nigra („Maroj ABN”), konkrete Pollando, Litovio, Latvio, Estonio, Belorusio, Ukrainio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Jugoslavio kaj eventuale Finnlando.
Proponata federacio estis rilatanta al Jagelonaj tradicioj de la multkultura Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Piłsudski opiniis, ke ĝia estiĝo permesos eviti al la ŝtatoj de Mezeŭropo dominadon de Germanio aŭ Rusio.
Intermaro estis tamen rigardata de litovoj kiel minaco por ilia novaperinta, sendependa ŝtato, ukrainoj konsideris tiun ĉi ideon kolizianta kun iliaj sendependecaj streboj. Krom tio kontraŭstaris Rusio kaj plimulto de okcidentaj mondpotencoj, krom Francio.
La ideo de Intermaro kompletigis sin kun la alia geopolitika vizio de Piłsudski – prometeismo, kies premiso estis disdivido unue de Rusia Imperio, kaj poste de Sovetunio.
Dum la du jardekoj ekde fiasko de la ideo pri Intermaro ĉiuj ŝtatoj membriĝontaj al la federacio ektroviĝis en influzono de Sovetunio aŭ Nazia Germanio.