InterRail
internacia tuteŭropa trajna bileto / From Wikipedia, the free encyclopedia
InterRail - jen angle, neformale ankaŭ esperantlingve nomata InterRelo - estas internacia trajna bileto, kiu ebligas vojaĝadon tra tuta Eŭropo. Vojaĝantoj, kiuj ankoraŭ ne havis 26 jarojn, rajtas uzi rabatitajn biletojn.
Kiam Interrail ekeblis en marto 1972,[1] la oferto origine celis instigi gejunulojn de ĝis 21 jaroj esplori okcidentan Eŭropon per la fervojoj (inkluzive de certaj pramŝipaj itineroj), sed intertempe Interrail haveblas por ĉiuj aĝoj. Ĝi ankaŭ taŭgas por mallongaj vojaĝoj, de nur kvin tagoj. Ekzistas ankaŭ Eurail-bileto nur havebla por civitanoj kiuj oficiale rezidas ekster Eŭropo.