Insulo Ré
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ré | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Atlantika Oceano | |
Geografia situo | 46° 12′ N, 1° 26′ U (mapo)46.2-1.433333333333320 | |
| ||
Longo | 26 km | |
Larĝo | 5 km | |
Areo | 85,32 km² | |
Plej alta loko | 20 m | |
Ŝtato | Francio | |
Teritorio | Charente-Maritime | |
Loĝantaro | 17 640 (2006) 207 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Sainte-Marie-de-Ré | |
Insulo Ré (france île de Ré) estas insulo de la franca atlantika bordo. Ré estas feria insulo, kiu estas ekde 1988 ligata kun la ĉeftero de Francio per paga 3-kilometra ponto, kiu konektas ĝin al La Rochelle. Tipaj por la insulo estas la blankaj dometoj kun siaj verdaj lignaĵoj kaj oranĝkoloraj tegolaj tegmentoj, la ankoraŭ metia salproduktado, la loka vinkultivado kaj fiŝkaptado.
La insulo havas longon de ĉirkaŭ 26 km kaj larĝon variantan inter 70 m kaj 5 km. La marbordo longas ĉirkaŭ 100 km. La areo estas 85 km2.
Ré apartenas al la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝia teritorio konsistas el 10 komunumoj: Ars-en-Ré, Le Bois-Plage-en-Ré, La Couarde-sur-Mer, La Flotte, Loix, Les Portes-en-Ré, Rivedoux-Plage, Saint-Clément-des-Baleines, Saint-Martin-de-Ré, Sainte-Marie-de-Ré.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.