![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8e/Isla_Natividad.jpeg/640px-Isla_Natividad.jpeg&w=640&q=50)
Insulo Natividad
From Wikipedia, the free encyclopedia
Insulo Natividad (Kristnaskinsulo) estas insulo de Pacifika Oceano je 6 km okcidente ĉe Punta Eugenia, nordokcidenta ĉeftero de la ŝtato Baja California Sur. Je 200 metroj ĉe ties nordokcidenta pinto kuŝas Roca María ĉe 27° 53′ 33″ N 115° 13′ 19″ U (mapo), kun areo de 0.074 km². Insulo Natividad estas separata el kontinento ĉe Punta Eugenia de la Kanalo Dewey kaj el insulo Cedros (Baja California), kiu estas je 15 km norde, de la Kanalo Keller.[1]
Insulo Natividad | ||
---|---|---|
![]() La vilaĝo Natividad | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Geografia situo | 27° 51′ 9″ N, 115° 10′ 9″ U (mapo)27.8525-115.16916666667150 f1 | |
| ||
Longo | 7,1 kmf2 | |
Larĝo | 2,9 kmf3 | |
Areo | 8,665 km² f4 | |
Plej alta loko | 150 mf5 | |
Loĝantaro | 384 (2001) 44 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Natividad | |
![]() Foto de insulo Cedros, Insulo Natividad malsupre | ||
La insulo estas parto de Bahía Tortugas, nome submunicipo de Mulegé. Ĝi havas areon de 8.655 km². Ĉe la censo de 2001,[2] la insulo havis populacion de 384, centre en Natividad, nome komunumo de fiŝkaptistoj de haliotoj, omaroj, kaj pektenoj, ĉe la sudorienta pinto (27° 51′ 09″ N 115° 10′ 09″ U (mapo)). Konekto al kontinento faratas per malgranda flughaveno. Estas lumturo en la norda parto.