From Wikipedia, the free encyclopedia
Ingenio [inĤEnjo] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la orienta parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Ingenio estas rilata al la hispana vorto "ingenio" (sukermuelilo), pro instalaĵo kiu ekzistis en la 16-a jarcento (io tia aperas en la municipa blazono).[2]
Ingenio | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35250 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 32 354 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 848 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 55′ N, 15° 26′ U (mapo)27.9214117-15.4323617 [+] | ||
Alto | 558 m [+] | ||
Areo | 38,15 km² (3 815 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ingenio [+] | |||
La municipo estas hejmo, kun la apuda Telde, de la Flughaveno Gran Canaria.
Ingenio estas en la orienta parto de la insulo Gran Canaria, je 27 km de la provinca kaj insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 38,15 km², kiel la 13a plej granda teritorio de la insulo.[3][4]
La municipa teritorio limas kun tiuj de Valsequillo (nordokcidente), Telde (norde) kaj Agüimes (sude).[4]
La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 340 m.s.m.,[3] kaj la plej alta loko estas 1 673 m.s.m. en Llano del Puntón.[4] La formo de la municipa teritorio similas al izocela triangulo, kun bazo sur la golfeto de Gando etenda el El Castillo ĝis la enfluejo de la torento Guayadeque, sude, tra la strandoj Las Torrecillas, Las Puntillas, San Agustín kaj El Burrero. Temas pri tre kruta areo kun profundaj ravinoj kaj torentejoj.
Ingenio posedas parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, kunhavante kun najbaraj municipoj la naturajn monumentojn de Barranco del Draguillo kaj Barranco de Guayadeque, same kiel la Specialan Naturan Rezervejon Los Marteles.[5] Guayadeque kaj Los Marteles estas inkluditaj en la Reto Natura 2000 kiel zonoj de speciala konservado (ZSK), kun la marbordo el Gando ĝis Morro del Burrero kiel habitato de la testudo kareto kaj pro ties sablejoj.[6]
Administracie, la municipa teritorio dividiĝas en jenaj kvartaloj kun iliaj respektivaj urbaj kernoj:[7]
En la areo estis grava setlado de guanĉoj, kiuj hegemoniis en la regno de la sudoriento de la insulo en la areo de la nunaj Ingenio kaj Agüimes (estis alia regno nordokcidente). Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko. Post la konkero de la insulo kaj ĝia aligo al Kastilio en 1483, oni establis miksan sistemon de administracio inter la episkopo kaj la reĝa reprezentanto, kio rezultis en konfliktoj, ĉefe pro la dispono de akvo por irigacio.[8] La ĉefa kultivo estis sukerkano kies industrion instruis sukermajstroj kiujn Pedro de Vera venigis el la portugala insulo Madeira. La industriigo de la produkto estis farita en sukermuelilo ingenio konstruita komence de la 16-a jarcento fare de la madeira Antonio Sardinha, kiu profitis energion de akvofalo, kiu utilis krome por irigacio. Tamen meze de la 1580-aj jaroj ĉesis la sukerproduktado, pro la konkurenco de la sukero devena el Ameriko kaj la vino kiel nova produkto por eksportado.[9]
Dekomence, la plej granda parto de la terposedantoj de Ingenio loĝis en Agüimes, pro kio la laboristoj devis ĉiutage navedi trans la ravino Barranco de Guayadeque. Pro la tempoperdo, ili ekkonstruis loĝejojn proksime al la laborejoj kaj precize al la sukermuelejo. Poste oni konstruis ermitejon. Oni intencis sendependigi paroĥejon disde Agüimes, kies ekleziuloj tion malhelpis ĝis 1834. Novan preĝejon oni konstruis nur el 1901.[10] Ekde la sendependigo (ĉefe eklezia) de Ingenio, simila proceso okazis por la loĝloko Carrizal, siaflanke disde Ingenio mem.
La municipo havis 31 887 loĝantojn je 2021, estante la 9a en la provinco kaj la 7a de la insulo.[7]
Historie el 9 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj oni kreskiĝis ĝis nunaj pli ol 31 000 loĝantoj, tio estas oni triobligis la populacion.
Kvankam en la 16-a jarcento la sukerproduktado estis grava rimedo, sed tio malaperis en la 17-a jarcento. Tamen agrikulturo pluis grava rimedo, ĝis disvolviĝo de la sektoro de servoj, inter kiuj la flughaveno estis ĉefa enspezofonto. Ankaŭ diversaj artmetioj kombinas tradicion kun nuntempa ekonomio.[11]
Kompreneble la restaĵoj de la pasinteeco de guanĉoj estas grava altiraĵo. La artmetia ateliero Taller Municipal de Artesanía Arkivigite je 2023-07-11 per la retarkivo Wayback Machine estas permanenta ekspozicio interesa specife al eksterlandaj vizitantoj. Gravas la antikvaj kernoj de Ingenio kaj Carrizal, kun la Muzeoj Arkivigite je 2023-07-11 per la retarkivo Wayback Machine kiel la Interpretejo de la Historia Heredo, la Muzeo de Akvo kaj Sukero kaj la Muzeo de la Internacia Festivalo de Folkloro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.