![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e2/Inga03.jpg/640px-Inga03.jpg&w=640&q=50)
Inga Akvofalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Inga Akvofalo estas rapidejoj je 40 km el Matadi en la Demokratia Respubliko Kongo kie la rivero Kongo falas 96 m dum la fluado de 15 km.[1]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e2/Inga03.jpg/640px-Inga03.jpg)
Inga Akvofalo formas parton de pli granda grupo de rapidejoj - nome Livingstonaj Akvofaloj - kaj estas situantaj pli proksime al la malsupra parto de tiuj akvofaloj. Ili formiĝas en akra bordo de la rivero Kongo kies larĝo tie fluktuas el pli ol 4 km al 260 m.[2] Kun averaĝa elfluo de 42,476 m³/s ĝi estas eble la plej granda akvofalo en la mondo,[3] kvankam Inga Akvofalo fakte ne estas vera akvofalo.
Ĝi estas la loko de Inga hidroelektra centralo.