Indieno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Indieno[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas speco de ŝtofo, do teksaĵo por aparta uzo, kiu origine produktiĝis en Hindio. Temas pri katuno, do maldensa malpeza kotona teksaĵo aŭ alivorte tolo el kotonaj fibroj, ĝenerale pentrita aŭ surpresita per koloraj desegnaĵoj. Indieno en eŭropaj ŝtatoj produktiĝis inter la 17-a kaj la 19-a jarcentoj.