![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/68/Inuit_women_1907.jpg/640px-Inuit_women_1907.jpg&w=640&q=50)
Indiĝenaj popoloj en Kanado
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Indiĝenaj Kanadanoj[1] (konata ankaŭ kiel Aborigenaj Kanadanoj, Prakanadanoj aŭ Unuaj Popoloj)[2] estas la Indianaj popoloj ene de la limoj de Kanado. Ili enhavas popolojn de la Unuaj Nacioj,[3] Inuitojn[4] kaj Metisojn.[5] Kvankam "Indiano" estas termino ofte uzata en juraj dokumentoj, la priskribaj terminoj "Indiano" kaj "Eskimo" iome falis ekster uzado en Kanado, kaj foje oni konsideras ilin pejorativaj.[2][6][7] "Aborigenoj" estas kolektiva nomo[8] estas specifa ĵargontermino uzata en kelkaj juraj dokumentoj, kiel la Constitution Act, 1982, kvankam en kelkaj cirkloj ankaŭ tiu termino estas falante en disfavoro.[9][10]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/68/Inuit_women_1907.jpg/640px-Inuit_women_1907.jpg)
Je 2016, la Indiĝenaj popoloj en Kanado totalis 1 673 785 personoj, aŭ 4.9% de la tutlanda loĝantaro, el kiuj 977 230 de Unuaj Nacioj, 587 545 Metisoj, kaj 65 025 Inuitoj. 7.7% de la loĝantaro sub la aĝo de 14 estas de indiĝena praularo.[11] Estas ĉirkaŭ 600 agnoskitaj registaroj aŭ grupoj de Unuaj Nacioj kun distingaj kulturoj, lingvoj, arto kaj muziko.[12][13] La Nacia Tago de Indiĝenaj popoloj agnoskas la kulturojn kaj kontribuojn de indiĝenaj popoloj al la historio de Kanado.[14] Unuaj Nacioj, Inuitoj kaj Metisoj el ĉiuj devenoj iĝis elstaraj figuroj kaj servis kiel rolmodeloj de la indiĝena komunumo kaj helpas formi la identecon de kulturo de Kanado.[15]