Independence Hall
konstruaĵo en Filadelfio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Independence Hall estas la centra peco de la Sendependiĝa Nacia Historia Parko en Filadelfio, Pensilvanio, Usono, ĉe Chestnut Street inter la 5a kaj la 6a Stratoj. Ĝi estas konata ĉefe kiel la loko kie estis kaj debatitaj kaj adoptitaj kaj la Deklaro de Sendependeco kaj la Usona Konstitucio.
Rapidaj faktoj Halo, Estas ...
Independence Hall | |||||
---|---|---|---|---|---|
Halo | |||||
| |||||
Lando | Usono | ||||
Regiono | Pensilvanio | ||||
Situo | Filadelfio | ||||
- koordinatoj | 39° 56′ 56″ N, 75° 9′ 0″ U (mapo)39.948888888889-75.15 | ||||
Akvokolektejo | 0,02 km² (2 ha) [+] | ||||
Areo | 0,02 km² (2 ha) [+] | ||||
Arkitekto | Edmund Woolley | ||||
Estiĝo | 1753 | ||||
Independence Hall | |||||
Vikimedia Komunejo: Independence Hall, Philadelphia [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Fermi
La konstruaĵo estis kompletigita en 1753 kiel kolonia leĝofarejo (posta Pennsylvania State House) por la Provinco Pensilvanio. Ĝi iĝis la ĉefa kunvenejo por la Dua Kontinenta Kongreso el 1775 al 1783 kaj estis la loko de la Konstitucia Konvencio en la somero de 1787. La konstruaĵo estas parto de la Sendependiĝa Nacia Historia Parko kaj estis listita kiel Monda Heredo de Unesko.[1]