Inco Superstack
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Inco Superstack en Granda Sudbury en Ontario ( Kanado ) estas, kun alteco de 381 m, la dua plej alta kamentubo en la mondo (post la kamentubo ĉe la Ekibastuz elektrocentralo de Kazaĥio (419.7 m)).
Inco Superstack | |||
---|---|---|---|
flue-gas stack (en) | |||
Lando | Kanado vd | ||
Situo | Granda Sudbury | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 28′ 48″ N, 81° 3′ 23″ U (mapo)46.480063888889-81.056508333333 | ||
| |||
Ĝi estis konstruita en 1972 fare de Inco Limited kaj kostis ĉirkaŭ 25 milionojn USD. La kamentubo situas en la loko de la plej granda nikelo-muldisto en la mondo, Copper Cliff-muldisto de Inco. La Kamentubo estas la dua plej alta strukturo en Kanado, antaŭ First Canadian Place (355 m) sed malantaŭ la 553 m alta CN-Turo, ambaŭ en Toronto. Krome, la kamentubo estas la sepa plej alta memstaranta strukturo en Nordameriko, post la CN-Turo (553 m), la One World Trade Center (541,3 m), la Willis Tower (ĝis 2009 Sears Tower, 527 m), la John Hancock Center (457 m) la Empire State Building (449 m) kaj 432 Park Avenue (426 m). La kamentubo estis senfunkcia ekde la fino de 2014, kaj estas planoj forigi ĝin kaj anstataŭigi ĝin per du pli malgrandaj kamentuboj [1][2].