profesia praktikanto de inĝenierio kaj ĝiaj subklasoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Inĝeniero (aŭ inĝenieriisto) estas science instruita profesiulo pri teknika fako. Li praktike aplikas la scion de inĝenierarto, kiu siavice aplikas la scion de natura aŭ kibernetika scienco. Foje oni parolas pri inĝenierio.
La inĝeniero estis profesio jam dum la praaj landoj. Ili gvidis kaj respondecis pri konstruadoj de diversaj konstruaĵoj (domoj, vojoj, ktp). Laŭ nuna klasifiko ili estis arkitektoj. Post longa evoluo la pli nova branĉo estis la mekanika inĝeniero (nun maŝininĝeniero). Oni moke diras: se ies laboro ne movas, tio estas arktekto, se ies laboro movas, tio estas mekanika inĝeniero. En la pli modernaj tempoj disvolviĝis diversaj branĉoj.
Oni distingas inter diversaj branĉoj de inĝenierarto, precipe:
La vorto inĝeniero venas de la franca vorto ingenieur [eĵenJER]. Ĝi estis unue uzita pri la franco Sébastien Le Prestre de Vauban, fortikaĵisto de Ludoviko la 14-a. La milita inĝenierarto (konstruado de fortikaĵoj, atakvojoj aŭ pontoj, ktp.) estas france nomata génie. Ne-milita inĝenierarto nomiĝas civila inĝenierarto.
IEEE (mallongigo de angle Institute of Electrical and Electronics Engineers) estas tutmonda instituto de inĝenieroj de elektroniko kaj elektrotekniko. La instituto estas bazata sur propra partoprenado. IEEE helpas al evoluo de teorio kaj praktiko de komputila tekniko kaj teknologioj de prilaboro de datumoj. La organizaĵo gvidas agadon de teknikaj societoj kaj helpas projekti normojn.
La Institucio de Inĝenieristiko kaj Teknologio (angle Institution of Engineering and Technology, akronime IET) estas brita profesia organizaĵo por inĝenieroj. La organizaĵo fondiĝis en 2006 per la fuzio de la Institution of Electrical Engineers (IEE, fondita en 1871[1]) kaj de la Institution of Incorporated Engineers (IIE).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.