From Wikipedia, the free encyclopedia
Imre Szenczy [senci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szenczy Imre estis hungara instruisto, pastro, filologo, tradukisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1838), membro de Societo Kisfaludy (1847).
Imre Szenczy naskiĝis la 8-an de julio 1798 en Szombathely. Li mortis la 2-an de februaro 1860 en Csorna.
Imre Szenczy aliĝis al la premonstratoj en 1814, poste li lernis filozofion kaj teologion en Csorna kaj Pest (urbo). En 1821 li ekinstruis en Keszthely, baldaŭe en sia naskiĝurbo. En 1840 li translokiĝis al urbo Pest, kie li redaktis ekleziajn revuojn, poste li iĝis direktoro de gimnazio en Keszthely. En 1858 li ricevis la rangon preposto. Li okupiĝis ankaŭ pri kolektado de kreskaĵoj. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.