Idolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Idolo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas
- en religia senco "statuo, figuro de diaĵo, kun formo de estulo aŭ de objekto, kaj honorata per kulto",
- kaj en figura senco "persono aŭ afero, al kiu oni fervorege servas, kvazaŭ per kulto".[1]
Laŭ Francisko Azorín Idolo estas Bildo de diaĵo honorata per kulto.[2] Li indikas etimologion el greka eidolon kaj de tie la latina idolum.[3]