From Wikipedia, the free encyclopedia
Dora estas la pseŭdonimo uzita de Sigmund Freud por paciento kiun li diagnozis je histerio, kaj traktis dum ĉirkaŭ dekunu semajnoj en 1900.[1] Ŝia plej evidenta histeria simptomo estis afonio, aŭ perdo de voĉo. La reala nomo de la paciento estis Ida Bauer (1882–1945); ŝia frato Otto Bauer estis grava membro de la Aŭstromarksisma movado.
Ida Bauer | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Dora |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1882 en Vieno |
Morto | 21-an de decembro 1945 (63-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Frat(in)o | Otto Bauer |
Infano | Kurt Herbert Adler (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Freud publikigis kazostudon pri Dora, nome Bruchstücke einer Hysterie-Analyse. [2]
Dora vivis kun siaj gepatroj, kiuj havis senaman geedzecon, sed kun intima rilato kun alia paro, nome gesinjoroj K. La krizo kiu kondukis ŝian patron porti Dora al Freud estis ŝia akuzo ke Herr K faris seksan alproksimiĝon al ŝi, je kio ŝi vangofrapis lin — akuzo kiun Herr K neis kaj kiun ŝia patro mem diskredis.[3]
Freud mem skeptikis, kaj Dora tuj diris al li, ke ŝia patro havas rilaton kun Frau K, kaj ke ŝi sentis, ke li kaŝe estis enŝovanta ŝin al Herr K redone.[4] Akceptinte dekomence ŝian version, Freud kapablis forigi ŝian tuso-simptomon; sed premante ŝin akcepti sian propran engaĝiĝon en la komplika interfamilia dramo, kaj allogon por Herr K, li aliigis sian pacienton, kiu krute finigis sian traktadon post 11 semajnoj, produktante, kiel Freud amare informis, terapeŭtan malsukceson.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.