![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/09/Avenzoar_%2528c._1906%2529_-_Veloso_Salgado.png/640px-Avenzoar_%2528c._1906%2529_-_Veloso_Salgado.png&w=640&q=50)
Ibn Zuhr
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ibn Zuhr (1094-1162), latinigita kiel "Avenzoaro", Abhomeron kaj Abumeron, estis araba kirurgo, kuracisto kaj poeto. Li apartenis al familio de erudiciuloj kaj kuracistoj el la araba tribo de Iyad kiu establiĝis en la maŭra regiono de Hispanio en la 10-a jarcento aŭ antaŭ. Tiel kiel sia patro, Ibn Zuhr servis al la murabita dinastio (1090-1147) en Hispanio kaj estis vokata por servi en la palacon de sia patrono ’Alī ibn Tashfīn (kiu regis inter 1106-1143) en Marakeŝo, Moroko.
Avenzoaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Araba kuracisto, kirurgo, poeto el la Galena skolo. Li influis sur la Medicino de Averroes, Maimonido, Petro de Abano kaj Gi de Ŝoliako. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1094 en Sevilo, Almoravida imperio, nuna Hispanio | ||||
Morto | 1162 en Sevilo, Almoravida imperio, nuna Hispanio | ||||
Religio | islamano vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Tajfo de Sevilo Almoravidoj Almohadoj ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto apotekisto nutradisto ![]() | ||||
Laborkampo | Poeto, kuracisto kaj medicino ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Avenzoaro estis samtempulo de Averroes (1126-1198) kaj Ibn Tufail (1110-1185) kaj unu el la plej alte konsideritaj kuracisto de sia epoko. Liaj ĉefaj verkoj estis tradukitaj en la latinan kaj hebrean kaj tre influis la progreson de la kirurgio. Li same plibonigis la kirurgian kaj medicinan konadon alportante la solvon por la diversaj malsanoj kaj diversaj traktadoj. Avenzoaro plenumis la unuan eksperimentan trakeotomion en iu kapro. Onidire li faris unu el la unuaj priskriboj pri la bezoaraj ŝtonoj[1] kiel kuracajn erojn.