From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ibisa mikterio, Afrika mikterio, Ibisa cikonio, Flavbeka mikterio aŭ Flavbeka cikonio, Mycteria ibis, estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj.
Ibisa mikterio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Mycteria ibis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La nomoj ibiso ne multe taŭgas ĉar ne estas rilato al ibisoj, sed tio aperis en la komencaj epokoj de nomigo kaj restas en la latina scienca nomo. La pli komuna nomo flavbeka taŭgas, sed ankaŭ povus taŭgi al la du aziaj specioj de tiu genro kiuj same havas flavajn bekojn.
Ĝi loĝas en Afriko sude de Saharo kaj en Madagaskaro.
Ĝi estas mezgranda cikonio. Ties longo estas 97 cm, kun averaĝa korpopezo ĉe maskloj de 2.3 kg dum ĉe inoj de 1.9 kg. Plumaro estas ĉefe rozkolora-blankeca kun nigraj flugiloj kaj vosto; tre flava beko, senpinta kaj kurba ĉe pinte. Nematuruloj estas grizecbrunaj kun senkolora grizecbruna beko, senkolora oranĝeca vizaĝo kaj brunecaj kruroj.
La similaj Griza mikterio kaj Blankakapa mikterio estas aziaj birdospecioj, sed tiu ĉi montras plej kontrastan kolorojn. Nome la beko estas tre flava kaj la nuda vizaĝo estas tre ruĝa, tiuj du partoj ege kontrastas inter si kaj respektive kun la ĝenerala blanka koloro.
Ĝi loĝas ĉe humidejoj kaj manĝas fiŝojn kaj aliajn akvajn malgrandajn bestojn.
La Ibisa mikterio estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.