![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Ian_Anderson_2.jpg/640px-Ian_Anderson_2.jpg&w=640&q=50)
Ian Anderson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ian Scott Anderson, MBE (naskiĝinta la 10-a de aŭgusto 1947 en Dunfermline, Fife, Skotlando) kantisto, komponisto, flutisto kaj gitaristo skota, estro de la rokgrupo Jethro Tull.
Ian Anderson | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ian Scott Anderson |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1947 (1947-08-10) (76-jaraĝa) en Dunfermline |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Blackpool Grammar School (en) ![]() George Watson's College (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantoverkisto kantaŭtoro flutisto kantisto gitaristo saksofonisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://jethrotull.com/ |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Jethro_Tull_Ian.jpg/640px-Jethro_Tull_Ian.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bd/Jethro_Tull_5.jpg/320px-Jethro_Tull_5.jpg)
Kiel flutisto, Anderson estis memlernanto kaj ties stilo estis inspirata de la ankaŭ flutisto Roland Kirk. Elstaris liaj solooj en "My God" (Aqualung), Bursting Out kaj "Bouree" (Stand Up). La listo de instrumentoj kiujn li ludis kun sia grupo estas ampleksa: nome fluto, gitaroj kaj akustikaj kaj elektraj, basgitaro, saksofono, Hammond-orgeno, drumo, klavaro, trombono, skota sakfluto, granda vario de stanfajfiloj (flutetoj) kaj violono.
Kiel komponisto, Anderson karakteras pro (ofte cinikaj) kantoj pri Dio, kristanismo, Kristnasko kaj solstico vintra, ĉefe ĉe la albumoj de sia grupo, Jethro Tull, nome Aqualung kaj The Jethro Tull Christmas Album.