![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Ipswich_St_Nicholas_St.jpg/640px-Ipswich_St_Nicholas_St.jpg&w=640&q=50)
IJK 1947
3-a Internacia Junular-Kunveno (IJK) de TEJO / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 3-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), tiam ankoraŭ nomata Internacia Junular-Kunveno, de TEJO - la unua post la Dua Mondmilito - okazis dum somero 1947 en la urbo Ipswich de Britio. La kongreson partoprenis 200 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Ipswich_St_Nicholas_St.jpg/640px-Ipswich_St_Nicholas_St.jpg)
George Soros estis inter la partoprenintoj, fuĝanta Hungarion per la 32-a UK kaj ekstudonta en London School of Economics post akiro de brita vizo poste.[1]