From Wikipedia, the free encyclopedia
Hunyad (hunjad) estis historia reĝa departemento en la sud-orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en Transilvanio, rumane: Comitatul Hunadoara, germane: Eisenmarkt.
Laŭ la censo de 1880
Laŭ la censo de 1910
Estis 10 distriktoj, ties nomoj kaj distriktejo samas:
La departemento situis en sudaj Karpatoj, kie la plej gravaj montoj estas Bihar-monto kaj Retezat. Grava rivero estas Olt, Jiu kaj komenca branĉo de Körös. La departemento estas la plej grava pordo de Transilvanio, eĉ estas du pordoj, la unua estas valo de Mureş (rivero) al Tiso, la dua estas valo de Jiu al Danubo. Karpatoj estis ne nur landolimo, sed ankaŭ akvodislimo. Tie estas tamen ankaŭ escepto, Ĵil trovis apartan vojon el la Karpat-baseno.
En 1256 originas la unua mencio pri la departemento. Krom strategia loko ĝi estis ankaŭ riĉa de terkarbo kaj ercoj. Ofte okazis atakoj de tataroj, turkoj, aŭstroj, la loĝantaro preskaŭ neniiĝis. Post la mezepoko la departemento apartenis al Princlando Transilvanio, kiu estis sub aŭspicio de Turkio. Tie okazis libera praktikado de religio. La departemento transformiĝis kaj estiĝis pli malgranda en 1876. En 1919 la rumanoj sukcese okupis Transilvanion, eĉ dum mallonga tempo preskaŭ tutan Hungarion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.