From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne konfuzu kun similnoma popolo, nome Hunoj.
Hunaoj | |
---|---|
tribo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Hunaoj estis la nomo kiun donis la antikvaj hindianoj al grupo de triboj de Centra Azio kiu, tra la Ĥajbar-pasejo, eniris en la Hindian subkontinenton fine de la 5-a jarcento aŭ komence de la 6-a jarcento. La regno de la hunaoj okupis areojn tiom malproksimajn kiel Eran (en teritorio de la aktuala Madja-Pradeŝo) kaj Kausambi (proksime de la aktuala Alahabado), malfortigante enorme la potencon de la Gupta imperio. La hunaoj estis finfine venkitaj de la barata reĝo Ĝasodharman.[3]
En sia geografia etendo plej ampleksa en la hinda subkontinento, la teritorioj kontrolitaj de la hunaoj kovris la regionon ĝis Malŭa en Centra Barato.[4] Iliaj ripetitaj invadoj kaj perdoj post la militoj estis la ĉefa tialo de la dekadenco de la Gupta imperio.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.