Hubersdorf estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 711 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Hubersdorf
Thumb
Blazono de Hubersdorf
Blazono de Hubersdorf
Thumb
Hubersdorf
Hubersdorf
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
DistriktoLebern
Geografia situo CH1903: 611503 / 232502 (mapo)47.2433333333337.5905555555556

Thumb

Nombro de loĝantoj711
Areo1,36 km²
Alteco480 m super marnivelo
Poŝtkodo4535
Komunumkodo2548
Thumb
Mapo de Hubersdorf
Mapo de Hubersdorf
vdr
Fermi

Geografio

Hubersdorf situas en la valo de la rivereto Siggern ĉe la suda deklivo de Soloturna Ĵuraso proksimume 5,5 kilometrojn orientsudoriente de la kantonĉefkomunumo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Hubersdorf, la vilaĝetoj Langacher, Neuhölzli kaj Wältschemoos, kaj la setlejoj Chellenmatt, Mittlerfeld kaj Scheidwegen, kaj la izolita bieno Roggenacher. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,36 km², de kiuj 30,1% estas kovritaj de arbaro, 52,9% servas por agrikulturo kaj 15,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hubersdorf limas en nordoriento al Kammersrohr. En oriento al Attiswil (BE), en sudo al Flumenthal, en okcidento al Riedholz, kaj en nordokcidento al Günsberg.

Trafiko

La komunumo Hubersdorf situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per konekta vojo de Attiswil al Balm ĉe Günsberg. Per poŝtaŭtolinio al Soloturno la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas inter Wiedlisbach an Wangen ĉe Aro en distanco de proksimume 5 kilometroj sudorienten.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hubersdorf datiĝas el la jaro 1374 kiel Huopolstron. Dum frua mezepoko la rivereto Siggern, kiu fluas tra Hubersdorf, formis la limon inter la duklandoj Alemanio (Duklando Ŝvabio) kaj Burgonjo. Ek de proksimume la jaro 1050 Hubersdorf apartenis al la Senjorujo Balm. En la jaro 1344 Soloturno akiris la supran jurisdikcion. En la jaro 1411 Soloturno akiris ankaŭ la ceterajn rajtojn. Ek de tiam ĝis 1487 Hubersdorf apartenis al la Voktejo Balm. De 1487 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Hubersdorf estis parto de la Voktejo Flumenthal. Ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Lebern. En la jaro 1901 per verdikto de la Federacia Tribunalo de Svislando estis nuligita kunigo kun la najbara komunumo Kammersrohr. [2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.