Hu Shuli
From Wikipedia, the free encyclopedia
Temas pri ĉina familia nomo (Hu) kaj laŭ la ĉina kutimo la familia nomo antaŭas la personan nomon (Shuli)
Hu Shuli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (71-jaraĝa) en Pekino |
Lingvoj | norma ĉina |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Ĉina Popola Universitato - ĵurnalismo (1978–1982) Pekina Gimnazio 101 |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Hu Shuli (胡舒立; naskiĝis en 1953) estas la fondinto kaj eldonisto de la amaskomunikila grupo Caixin Media, en ĉina 财新传媒, kiu publikigas financajn kaj komercajn informojn. Ŝi estas ankaŭ profesoro en la Lernejo pri Komunikado kaj Dezajno ĉe la Universitato Sun Yat-sen[1] kaj la helpprofesoro en la Lernejo pri Ĵurnalismo kaj Komunikado ĉe la Popola Universitato de Ĉinio, ankaŭ konata kiel RENDA (中国人民大学) aŭ RUC (Zhōngguó Rénmín Dàxué), pinta ĉina universitato[2].
The Wall Street Journal citis ŝin inter la "Dek Sekvindaj Virinoj" de Azio.
Hu estas konsilantino en la redakcia konsilantaro de Reuters kaj membro de la Internacia Amaskomunikilara Konsilantaro de la Monda Ekonomia Forumo. Ŝi estas membro de la tutmonda estraro de United Way Worldwide (Unueca Vojo Tutmonde) kaj membro de la Board of Trustees de la International Crisis Group (Internacia Kriza Grupo), transnacia NRO kaj pensfabriko (en angla: think tank) rilate al esploro kaj analizo de krizoj kaj prevento de milito]. En januaro 2018, la ĵurnalistino anoncis ke ŝi duone emeritiĝos[3]