From Wikipedia, the free encyclopedia
Hrušov, hungare Körtvélyes (kortvEjeŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hrušov |
Hrušov situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojo. Rožňava troviĝas 16 km-ojn.
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1234 laŭ tiama hungara ortografio "Kerthueles", apartenanta al fortikaĵo de Torna. En 1910 loĝis en Körtvélyes 403 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Körtvélyes apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hrušov 359 da homoj, (318 hungaroj, 38 slovakoj, po 1 cigano kaj ukraino). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla senkontrole.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.