![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Herczawa_-_Hr%25C4%258Dava.jpg/640px-Herczawa_-_Hr%25C4%258Dava.jpg&w=640&q=50)
Hrčava
municipo en la distrikto Frýdek-Místek de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hrčava (legu Hrĉava) estas malgranda, la plej orienta vilaĝo (kun tiu ĉi "unueco ĝi "konkursas" kun najbara vilaĝo Bukovec) de Ĉeĥio. Hrčava estas laŭvorte enkojnigita inter Pollando kaj Slovakio, ĉar el centro de la vilaĝo tio estas al pola ŝtatlimo 540 m per aera linio kaj al slovaka sole 450 m! La vilaĝo havas multajn interesaĵojn, kiujn ĝi povas "proponi" al vizitantoj.
Hrčava | |||
germane Hertschawa, pole Herczawa | |||
municipo | |||
Vido al Hrčava el pola vilaĝo Jaworzynka | |||
|
|||
Oficiala nomo: Hrčava | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Najbaras kun | Čierne Slovakio, Jaworzynka Pollando | ||
Situo | Hrčava | ||
- alteco | 594 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 31′ 30″ N 18° 50′ 04″ O (mapo) | ||
Katastro | 2,87 km² (287 ha) Hrčava | ||
Loĝantaro | 248 (2024) | ||
Denseco | 86,41 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1920 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 739 98 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0802 | ||
NUTS 5 | CZ0802 598232 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obechrcava.cz | |||
![]() | |||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Hr%C4%8Dava_%C4%8Cierne_Javo%C5%99inka.jpg/640px-Hr%C4%8Dava_%C4%8Cierne_Javo%C5%99inka.jpg)
Hrčava estis unu el la plej junaj vilaĝoj de la eksa Ĉeĥoslovakio estiĝinta lunde la 28-an de oktobro de 1918. Statuton de la memstara vilaĝo ĝi ricevis nur la 6-an de oktobro de 1927, eĉ kiam ĝi estis aligita al Ĉeĥoslovakio intertempe jam en junio de 1921. Ĝis tiu tempo ĝi estis vilaĝo de hodiaŭ pola vilaĝo Jaworzynka.
Hrčava kun sia areo 288 ha, 36 a kaj 15 m² kaj kun sia nombro da loĝantoj 248 (2024) apartenas certe al la plej junaj kaj al la plej malgrandaj vilaĝoj de Ĉeĥio.
La longeco de limoj de Hrčava kun ĉirkaŭaj vilaĝoj estas sume 8,9 km. Najbaroj de Hrčava estas vilaĝo Bukovec (je 3,6 km), je 2,45 km poste troviĝas vilaĝo Čierne situanta en Slovakio kaj je 2,85 km pola vilaĝo Jaworzynka.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bukovec, Gmina Istebna kaj Čierne.