From Wikipedia, the free encyclopedia
Hovenia dulcis, estas frostorezista arbo el Azio. Ĝi hejmiĝas de orienta Ĉinujo (萬壽果) kaj Koreio (헛개나무) al Himalajo (ĝis alteco de 2.000 m). Ĝi preferas sunan kreskejon kaj humidan sablan kaj loman grundon. La arbo estas uzata kiel ornamplanto en multaj landoj. La frukto estas manĝebla.[1]
'Hovenia dulcis' | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Arbo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hovenia dulcis THUNB. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La planto estas arbusto aŭ malgranda arbo (alteco 10 ĝis 30 m). Ĝi perdas la foliojn. La arboŝelo estas bruna ĝis nigre purpura. La brilaj folioj estas grandaj kaj pintaj. La arboj portas grapolojn. La fruktoj estas drupoj, kiuj aperas fine de la manĝeblaj karnecaj frukttigoj (rakioj), kiuj estas flankfruktformaj.
La karneca rakio de floraro estas dolĉa, odoranta kaj manĝebla krude kaj kuirite ili aspektas kaj gustas kiel sekvinberoj. Ekstrakto el semoj, branĉoj kaj junaj folioj povas esti uzataj kiel surogato de mielo.[2] kaj estas uzata por fari vinon kaj dolĉaĵojn.
La ligno estas fajna kaj malmola. Ĝi taŭgas por mebloj kaj konstruado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.