hotelo en Lodzo en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hotelo Savoy** estas historia hotelo en Lodzo, situanta ĉe la strato Romualda Traugutta 6, ne malproksime de la ĉefa strato Piotrkowska.
Hotel Savoy | |||
---|---|---|---|
hotelo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | modernismo, secesio | ||
Arkitekto | Stefan Lemmené[1] | ||
Estiĝo | 1911 | ||
Malfermo | 1912 | ||
Uzado | |||
Uzado | hotelo | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Alteco | 35 m | ||
Etaĝoj | 7 | ||
Adreso | |||
Adreso | str. Traugutta 6 | ||
Lando | Pollando vd | ||
Situo | Katedralna | ||
Adreso | Traugutta 6 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 46′ 9″ N, 19° 27′ 31″ O (mapo)51.769119.4586 [+] | ||
| |||
Ĝi estis konstruita en 1911 por la viena investanto Salomon Ringer. La konstruaĵo, proksimume 35 metrojn alta[2], estis la plej alta nereligia konstruaĵo en Lodzo ĝis 1955, kiam kreiĝis la ĉielskrapanto de la Teksa Centralo (populare konata kiel la televida ĉielskrapanto) kaj, dum kelka tempo, unu el la plej altaj metropolaj konstruaĵoj en Pollando. Komence de la 20-a jarcento Savoy tre distingiĝis pro la alteco, inter tradiciaj urbocentraj konstruaĵoj, kio vekis intereson en lodzanoj kaj turistoj. En la "unua lodza altkonstruaĵo", kiel ĝi estas nomata, oni uzis skeletan konstruon, kiu estis noviga solvo en tiu epoko. La konstruaĵo havas la secesian-modernisman stilon. Ĉe la unuaj du etaĝoj troviĝas grandaj, kvadrataj fenestroj, kaj super la pordo troviĝas ronda fenestro kun pavoforma ornamaĵo tipa por secesio. La supraj etaĝoj estas riĉigitaj per mallarĝaj balkonoj kaj rondigitaj alkovaj fenestroj kun minimumismaj, modernismaj ornamaĵoj[3].
La hotelo havas 123 litojn en apartamentoj kaj 1- kaj 2-personaj ĉambroj. En ĝi uzeblas klimatizitaj konferencaj salonoj por 40, 50, 70 kaj 120 homoj kaj bankeda salono por konferencanoj. Inter la jaroj 2007 kaj 2008 la fronto de la hotelo estis renovigita. Oni refarbis la hotelon per koloroj, kiujn ĝi surhavis en 1912, kiam ĝi estis malfermita, kaj la fasado ĉe la teretaĝo estis tegita per grejso. La konstruaĵo estas nun lumigata. En la jaroj 2010-2012 oni renovigis la fasadon ĉe la flanko de la korto, renovigis la ŝtuparojn, koridorojn kaj liftojn[4].
En la hotelo Savoy okazas la intrigo de la romano Hotelo Savoy verkita en 1924 de Joseph Roth. En la jaroj 1914-1915 funkciis ĉi tie la kabaredo Bi-Ba-Bo, kun kiu kunlaboris interalie Julian Tuwim. En la hotelo ekzistis la literatura klubo Pickwick, kiun frekventis ia. Konstanty Ildefons Gałczyński, Józef Węgrzyn, Adolf Dymsza kaj Leon Schiller.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.