From Wikipedia, the free encyclopedia
Hosťová, hungare Nyitrageszte [njitrageste] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Hosťová | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Nitra | ||
Poŝtkodo | 951 02 | ||
Aŭtokodo | NR | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 372 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 82 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°20′14″N 18°12′44″O (mapo) | ||
Alto | 195 m s.m. | ||
Areo | 5 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hosťová [+] | |||
Hosťová situas laŭ traira flankovojo. Nitra (urbo) troviĝas je 9 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1232 laŭ tiama hungara ortografio "Guesta". Inter 1570-1664 la setlejo apartenis al la Osmana Imperio aŭ ĝi situis en la fronto. En 1644 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1715 oni komputis tie 10 familiojn. En 1787 loĝis tie 290 vilaĝanoj en 49 domoj, en 1828 319 vilaĝanoj en 45 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon unuaklasa. En 1849 pro ĥolero mortis 26 vilaĝanoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nyitrageszte 390 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 tiu loko ne rehungariĝis spite la unuan Arbitracion de Vieno. Post la mondomilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. La hungarlingva lernejo en 1950 refunkciis. En 2001 vivis en Hosťová 378 homoj, (312 hungaroj, 66 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.