Hortisolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hortisolo (latine: hortus = ĝardeno, sol = grundo) estas ĝardengrundo ekde jarcentoj intense uzita. Kun pli ol 40 cm profunda Ah-horizonto (per prilaborado Ap-horizonto) ĝi ricevas pli ol 4 masoprocentojn da organa substanco. Ĝi ekestas per regula, forta aldono de organa substanco (humsterko, inter ĝi stalsterko, urinsterko, fekaĵoj, kompoŝto kaj rubaĵo) kaj intensa grundprilaborado (ekzemple per ŝpatoprofunda fosado). Aldona akvoprovizado per ofta akvumado kaj longdaŭra ombrumado favoras ne nur al la kulturplantojn, sed ankaŭ viglan grundovivon (ekzemple de lumbrikoj).
Tipaj hortisoloj troviĝas precipe en malnovaj setlejoj, ekzemple en monaĥejaj ĝardenoj aŭ en ĝardenoj ene de mezepokaj urbomuroj.