Horní Jelení
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Horní Jelení estas urbo en Ĉeĥio, la regiono Pardubice, distrikto Pardubice. Vivas ĉi tie 2 124 loĝantoj (2024). Ĝi situas inter vastaj arbaroj, proksimume en la centro de triangulo de la urboj Holice, Vysoké Mýto kaj Choceň. Per sia pozicio en arbaroj ĝi allogas al biciklaj veturoj aŭ piedaj promenoj ekzemple al proksimaj fiŝlagoj Pětinoha, Hanzlíkovec, Pecáky aŭ al pli foraj Svatba kaj Lodrant. Vintre la ĉirkaŭo taŭgas al skikurado. Grandaj arbaroj liveras al la regiono freŝan aeron kaj pro tio ĝi estas rekomendata al somera kaj vintra restado.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Horní Jelení | |||
germane Ober Jeleni | |||
urbo | |||
Ĉasista kasteleto, foto el la 19-a jarcento | |||
|
|||
Oficiala nomo: Horní Jelení | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Holice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Horní Jelení | ||
- alteco | 305 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 56″ N 16° 05′ 11″ O (mapo) | ||
Areo | 24,48 km² (2 448 ha) | ||
Loĝantaro | 2 124 (2024) | ||
Denseco | 86,76 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orlica tabulo | ||
Unua skribmencio | 1472 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 74 ĝis 534 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 574996 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Horní Jelení | |||
Retpaĝo: www.hornijeleni.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čermná nad Orlicí, Borohrádek, Ostřetín, Jaroslav, Dobříkov, Veliny, Újezd u Chocně kaj Týnišťko.