From Wikipedia, the free encyclopedia
Hernád (slovake Hornád) estas maldekstra flankorivero de Sajó en Hungario.
La rivero fluas el Slovakio, eĉ 10 km-ojn estas limorivero. Longas 286 km-ojn, la hungara etapo estas 186 km. La akvokolekta areo estas 5436 km2. La rivero enverŝiĝas en Sajó, proksime de enverŝiĝo de Sajó kaj Tiso.
La rivero estas riĉa de fiŝoj, supre trafluas la Slovakan Paradizon, kiu estas Nacia Parko.
Ĉerivera urbo estas Košice, (hungare Kassa), kiu estas plej granda urbo de Orienta Slovakio.
Akvonivelaj indikiloj: Spišská Nová Ves, Kysak, Hidasnémeti, Gesztely.
Malgranda akvoenergia centralo funkcias en Gibárt.
Menciindas du vilaĝoj: en Muhi en 1241 la hungaroj malvenkis de la mongoloj en grava batalo; en Ónod okazis parlamentado dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.