Sajó [ŝajo:] (slovake Slaná) estas la plej granda rivero de orienta Slovakio kaj nordorienta Hungario, alfluanto de Tiso.
Sajó/Slaná | |
hungare Sajó, slovake Slaná, germane Salza | |
rivero | |
Enfluejo ĝis Tiso | |
Landoj | Slovakio Hungario |
---|---|
Trafluas | Regiono Košice Slovakio, Borsod-Abaúj-Zemplén Hungario |
Fontrivero | |
- situo | Stolické vrchy, Slovakio |
- alteco | 1 280 m |
- koordinatoj | 48° 47′ 53″ N 20° 16′ 05″ O (mapo) |
Enfluejo | Tiso |
- situo | apud Tiszagyulaháza, Hungario |
Suma longo | 229,4 km (143 mi) |
Suma akvokolektejo | 11 900 km² (1 190 000 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 14,5 m³/s |
- maksimuma | 72,0 m³/s |
- minimuma | 0,80 m³/s |
Fluo kaj akvokolektejo de Sajé/Slaná ĝis enfluejo ĝis Tiso
| |
Vikimedia Komunejo: Sajó | |
Sajó fontas en Slovakio, en la Malsupra Tatro, proksime de Dobšiná. La slovaka parto longas 110 km, grava urbo apud ĝi estas Rožňava. La rivero trapasas la limon ĉe Sajópüspöki. La hungara parto longas 125 km, kun gravaj apudaj urboj kiel Kazincbarcika kaj Miskolc. Ĝi alfluas la Tison ĉe Tiszaújváros.
Alfluantoj de la Sajó estas river(et)oj Rima, Bódva, Hernád kaj Takta kaj rojoj Hangony, Bán, Szuha kaj Szinva. La akvokolekta areo estas 5545 km2.
Akvonivelaj indikiloj: Rožňava, Lenartovce, Sajópüspöki, Felsőzsolca.
Tiu rivero estis tre poluita dum la socialisma epoko pro la apudaj malpezindustriaj fabrikoj.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.