Homlupo (ludo)
ludo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Homlupo estas kolektiva ludo, en kiu ĉiu partoprenanto rolas ĉu vilaĝanon, ĉu homlupon, kaj kies celoj estas:
- por la homlupoj : formanĝi ĉiujn vilaĝanojn.
- por la vilaĝanoj : malkovri kaj mortigi ĉiujn homlupojn.
Homlupo | |||||
---|---|---|---|---|---|
enĉambra plurhoma ludo | |||||
Eldonisto | Lui-même | ||||
Eldondato | 2001 | ||||
| |||||
La temo de tiu ludo estas vilaĝo de kamparanoj en antikva epoko, en kiu kelkaj loĝantoj kaŝe fariĝis homlupoj. Ĉiun nokton ili vekiĝas kiel lupoj kaj mortigas unu el la vilaĝanoj. Ĉiutage, la vilaĝo malkovras la viktimon kaj kunsidas por diskuti pri la okazintaĵoj. Inter ili kaŝas sin la homlupoj : ili devas elekti iun, kiun ili suspektas tia, kaj tiun ekzekuti. Tagoj kaj noktoj sekvas unu alian, ĝis la ludantoj de unu flanko sukcesis mortigi ĉiujn aliajn.
La sukceso de tiu ludo baziĝas sur la bona kaj vigla etoso, kiun ĝi kreas inter la partoprenantoj. Pro tio oni preferinde ludu multaj (pli ol dekope).
Inter la esperantistoj, la Homlupa Ludo populariĝis ekde la 48-a Internacia Seminario (2004/2005) kaj ĝi de tiam regule praktikiĝas en la diversaj junularaj renkontiĝoj (IJK, IS, IJS, AS, FESTO, ktp). Ĝi montriĝis bona parola kaj interkona ekzerco, ankaŭ por komencantoj.