Homa kapitalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Homa kapitalo estas la kvanto da kutimoj, sciaro, sociaj kaj personaj atributoj (inklude krepovon, fizikajn forton kaj lertecon) ene de la kapablo plenumi laboron por produkti ekonomian valoron.[1]
Homa kapitalo estas unika kaj diferencas el ajna alia kapitalo. Ĝi necesas por ke la entreprenoj atingu celojn, disvolviĝu kaj restu plinovigaj. Kompanioj povas investi en homa kapitalo por ekzemplo pere de edukado kaj trejnado, kiu plibonigu la nivelojn de kvalito kaj produktado.[2]
La teorio de homa kapitalo estas tre asocia kun la studo de la administrado de homaj rimedoj kiel okazas en la praktiko de negocadministrado kaj makroekonomiko.
La origina ideo de homa kapitalo povas esti rekonita reen almenaŭ el Adam Smith en la 18a jarcento. La moderna teorio estis popularigita de Gary Becker, ekonomikisto kaj Nobel-premio el la Universitato de Ĉikago, Jacob Mincer, kaj Theodore Schultz. Kiel rezulto de lia konceptigo kaj modeliga laboro uzante la koncepton de homa kapitalo kiel ŝlosila faktoro, la Nobel-premio pri ekonomiko de 2018 estis kune atribuita al Paul Romer, kiu fondis la modernan plinovig-intencan alproksimiĝon al la kompreno de la ekonomia kresko.
En ĵusa literaturo, la nova koncepto de tasko-specifa homa kapitalo estis stampita en 2004 de Robert Gibbons, nome ekonomikisto de la MIT, kaj Michael Waldman,[3] nome ekonomikisto de la Universitato Cornell. La koncepto emfazas ke en multaj okazoj, la homa kapitalo estas akumulita specife por la naturo de la tasko (aŭ kapabloj postulitaj por la tasko), kaj la homa kapitalo akumulita por la tasko estas valorebla fare de multaj firmaoj kiuj postulas la transpaseblajn kapablojn.[4] Tiu koncepto povas esti aplikita al laborpostena atribuado, salajrodinamiko, konkurenco, promocidinamiko ene de firmaoj ktp.[5]