Hoĥoto ĉine 呼和浩特 estas metropolo, universitata urbo en Ĉinio, fine ĉefurbo de Interna Mongolio. La mongoloj nomumas la urbon Blua urbo.

Rapidaj faktoj Administrado, Statuso ...
Hoĥoto
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Ĉinio
Provinco Interna Mongolio
Poŝtkodo 010 000
Aŭtokodo 蒙A
Telefonkodo 471
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 446 100  (2020) [+]
Loĝdenso 201 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 40°49′00″N 113°39′00″O (mapo)
Alto 1065 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC + 8
Hoĥoto (Ĉinio)
Hoĥoto (Ĉinio)
DEC
Situo de Hoĥoto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hohhot [+]
vdr
Fermi

Geografio

Hoĥoto etendiĝas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando.

Historio

Hoĥoto fondiĝis en la 1580-aj jaroj. Baldaŭ fortikaĵo konstruiĝis. Ankaŭ apude alia urbo konstruiĝis, la 2 urboj unuiĝis en 1913 sub nomo Guisi. La japanoj okupis ĝin en 1937 kaj la loknomo renomiĝis al Hoĥoto.

Ekonomio

Hoĥoto produktas precipe laktojn kaj laktaĵojn. Tio estas tre grava ankaŭ la tuta lando.

Klimato

En Hoĥoto la jara averaĝa temperaturo estas 7 °C. La vintroj estas longaj, sekaj kaj malvarmaj kun oftaj frostoj. Jare pluvas aŭ neĝas po 400 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas, en julio kaj aŭgusto pluvas. Foje sabloŝtormoj okazas.

Thumb
Ĉefplaco de Hohhot
Thumb
La malnova loĝkvartalo de Hohhot
Thumb
Vido en Hohhot

Trafiko

Hoĥoto havas internacian flughavenon kaj aŭtovojon. Fervojo trafikas ekzemple al Pekino kaj Mongolio. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

La Metroo de Hoĥoto malfermiĝis la 29-an de decembro 2019.

Vidindaĵoj

Literaturo esperantlingva

  • Sabira Ståhlberg: "De Blua Urbo (Hoĥoto) al obo:[1] kelkaj tagoj en Interna Mongolio", artikolo du-paĝa en la revuo Kontakto, n-ro 148, 1995:4, paĝoj 4 kaj 5. Tie la e-lingva artikola titolo cetere tiom ĉarme skribiĝas kvazaŭ en tradicia mongola skribo, ke apenaŭ diveneblas ke ĝi estas en la internacia lingvo kaj la titolo de la teksto.
  • Sabira Ståhlberg: "Malantaŭ la muro - puzleroj pri Ĉinio", Tokio: Internacia Kultura Laborejo, 1991, 72 + 6 paĝoj.

Ĝemelurboj

Thumb
Kvartalo de muslimoj en Hohhot
Thumb
Templo Kvin pagodoj

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.