Histriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Histriko (Hystrix)[1] estas genro de mamuloj el ordo ronĝuloj, konata pro sia vesto el pingloharoj kiuj defendas ilin. Histriko estas 60–90 cm longa kaj havas 20–25 cm longan voston. Ili pezas 5–16 kg.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Histriko | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nordamerika histriko | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Familio Heretizontedoj
Familio Histrikedoj
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Fermi
La korpon de ambaŭ seksoj kovras pikiloj, ĉefe la postan parton de la korpo, tiel ili memorigas eŭropanojn pri erinaco. La kutima histriko havas kolhararon el longaj, rigidaj pikiloj, dume la java histriko ne havas tian. Ambaŭ specioj aktivas nokte kaj fosas kavojn en la grundo. Ili nutras sin per radikoj kaj fruktoj. Ili estas facile dreseblaj.
Oni manĝas ilian viandon.