![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/Retrato_de_la_Lo%25C3%25A7ana_andaluza.jpg/640px-Retrato_de_la_Lo%25C3%25A7ana_andaluza.jpg&w=640&q=50)
Hispana literaturo de la Renesanco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La historia epoko kiu sekvis post la Mezepoko en Eŭropo estas konata kiel Renesanco, kiel teoria renesanco de la klasika kulturo greka-latina ankaŭ teorie malaperinta dum la Mezepoko, kaj enhavas ĝenerale komprenite la tutan 16an jarcenton kvankam ties antaŭaĵoj datiĝas el la 14a kaj 15a jarcentoj kaj ties influoj pludaŭris al la 17a. Tiu movado komencis en Italio kaj etendiĝis tra la tuta Eŭropo helpe de la invento de la presilo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/Retrato_de_la_Lo%C3%A7ana_andaluza.jpg/640px-Retrato_de_la_Lo%C3%A7ana_andaluza.jpg)
La verkistoj de la Renesanco adoptis kiel imitindaj modeloj la verkistoj de la klasika antikveco, kaj la grandaj italaj verkistoj de la 14a jarcento nome Dante, Petrarca, kaj Boccaccio. Tiu movado estis influita de la humanistoj kiuj studis la kulturon de la antikvaj Grekio kaj Romo, inter kiuj elstaras Erasmo de Roterdamo, Antonio de Nebrija kaj Juan Luis Vives.
Dum la Mezepoko ĝenerale la arto estis ilo por religiaj celoj (al Dio). En la Renesanco la centro de la mondo estos la homo, la poetoj kantas la homan amon (ne nur la dian), la naturon, la militon, kaj ili traktas ankaŭ filozofiajn kaj politikajn temojn.
La polítikaj, militaj, religiaj kaj literaturaj rilatoj inter Italio kaj Hispanio ekde la mezo de la 15a jarcento, okazigis ampleksan kulturan interŝanĝoj inter ambaŭ landoj. Du valencianoj estis papoj, nome Kaliksto la 3-a kaj Aleksandro la 6-a, helpis la alproksimiĝon de la kultura rilataro inter la Regno de Kastilio, la Regno de Aragono, Katalunio kaj ĉefe Romo. En Italio oni eldonis aŭ tradukis elstarajn hispanajn verkojn, kiaj Amadís de Gaula, La Celestina, Cárcel de Amor aŭ la poeziaj komponaĵoj de Jorge Manrique aŭ Íñigo López de Mendoza, Markizo de Santillana, same kiel la kolektoj de popola literaturo kiaj de villancico aŭ de romancoj. Same okazis en Hispanio pri italaj verkoj, kiaj la Liberigita Jerusalemo, de Torquato Tasso. Tiuj rilatoj hispan-italaj ludis gravan rolon, ĉar helpis la alvenon al Iberio de la modoj de la Renesanco.