Hispana Societo de Ameriko
muzeo en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hispana Societo de Ameriko (angle Hispanic Society of America, hispane Sociedad Hispánica de América) estas muzeo kaj biblioteko por la studo de la artoj kaj kulturoj de Hispanio, Portugalio, kaj Latinameriko fondita en 1904 fare de Archer Milton Huntington. La institucio estas malfermita al publiko kaj aliro estas senpaga. Ĝia origina ĉefsidejo situas en la Palaco de Belartoj sur Audubon Terrace (ĉe 155-a Strato sur Broadway ) en la najbareco Washington Heights en Manhatano, Novjorko, Usono. La ejo estis nomumita Nacia Historia Orientilo en 2012.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Hispana Societo de Ameriko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hispana Societo de Ameriko Muzea Konstruaĵo | |||||
arta muzeo biblioteko erudicia societo | |||||
Komenco | 18-a de majo 1904 vd | ||||
Geografia situo | 40° 50′ 0″ N, 73° 56′ 47″ U (mapo)40.83327-73.94643 | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Situo | Manhatano | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Archer Milton Huntington vd | ||||
Membro de | Usona Konsilio de Erudiciaj Societoj (1973–) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
Krom multaj pentraĵoj, skulptaĵoj kaj artobjektoj, ĝi ankaŭ enhavas riĉan bibliotekon, provizitan per raraj libroj kaj manuskriptoj.