From Wikipedia, the free encyclopedia
La hipotezo pri pensolingvo estas teorio disvolvigita ĉefe de la usona filozofo Jerry Fodor, kiu supozigas specon de specifa lingvaĵo uzata en la mensaj procezoj, kiu ebligas la disvolvigon de kompleksaj pensoj el konceptoj pli simplaj.
Ŝajne la usona filozofo Gilbert Harman jam uzis por la unua fojo tiun terminon en tiu kunteksto.[1]
Laŭ la germana filozofo Ansgar Beckermann, la teorio de Jerry Fodor estas reprezentebla tiel:[2]
Estas variaj teorioj pri la rilato inter lingvo kaj penso. Plej elstara versio en la nuntempa filozofio estas la nomata "hipotezo pri pensolingvo".[3][4][5][6][7] Ĝi asertas, ke pensado okazas en la medio de mensa lingvo. Tiu lingvo, ofte referencata kiel Menslingvo, estas simila al regulaj lingvoj en variaj aferoj: ĝi estas komponita de vortoj kiuj estas konektataj unu kun alia en sintaksaj manieroj por formi frazojn.[3][4][5][6] Tiu postulo ne kuŝas nur sur intuicia analogio inter lingvo kaj pensaro. Anstataŭe, ĝi havigas klaran difinon de la trajtoj kiujn reprezenta sistemo havas por ekzempligi por havi lingvan strukturon.[5][4][6] Sur la nivelo de sintakso, la reprezenta sistemo devas posedi du tipojn de reprezentoj: nome atoma kaj kompona reprezentoj. Atomaj reprezentoj estas bazaj dum komponaj reprezentoj estas konstituitaj ĉu de aliaj komponaj reprezentoj ĉu de atomaj reprezentoj.[5][4][6] Sur la nivelo de semantiko, la semantika enhavo aŭ la signifo de la komponaj reprezentoj dependus el la semantikaj enhavoj de siaj konstituantoj. Reprezenta sistemo estas lingve strukturita se plenumas tiujn du postulojn.[5][4][6]
La hipotezo pri pensolingvo asertas, ke samo estas vera por pensado ĝenerale. Tio signifus, ke pensado estas komponata de kelkaj atomaj reprezentaj konstituantoj kiuj povas esti kombinataj kiel priskribite supre.[5][4][8] Krom tiu abstrakta karakterizo, neniu plua konkreta postulato estas farita pri kiel la homa pensaro estas plenumita de la cerbo aŭ pri kiuj aliaj similaĵoj al la natura lingvo ekzistas.[5] La hipotezo pri pensolingvo estis por la unua fojo enkondukita de Jerry Fodor.[4][5] Li argumentas favore al tiu postulo subtenante, ke ĝi konstituas la plej bonan klarigon de la karakteraj trajtoj de pensado. Unu el tiuj trajtoj estas produktiveco: nome sistemo de reprezentoj estas produktiva se ĝi povas generi senfinan nombron de unikaj reprezentoj bazitaj sur malalta nombro de atomaj reprezentoj.[5][4][8] Tio aplikiĝas al pensado ĉar homaj estaĵoj estas kapablaj entrepreni senfinan nombron de diferencaj pensoj eĉ se iliaj mensaj kapabloj estas tre limigitaj. Aliaj karakteraj trajtoj de pensado estas sistemeco kaj inferenca kohereco.[4][5][8] Fodor argumentas, ke la hipotezo pri pensolingvo pravas ĉar ĝi klarigas kiel pensado povas havi tiujn trajtojn kaj ĉar ne estas bona alternativa klarigo.[5] Kelkaj argumentoj kontraŭ la hipotezo pri pensolingvo estas bazataj sur neŭraj retoj, kiuj estas kapablaj produkti inteligentan konduton sen dependi el reprezentaj sistemoj. Aliaj objektoj fokusas al la ideo ke kelkaj mensaj reprezentoj funkcias nelingve, por ekzemplo, en la formo de mapoj aŭ bildoj.[5][4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.