From Wikipedia, the free encyclopedia
Hipolaoj estas mezgrandaj birdoj apartenantaj al genro Hippolais, iam lokitaj en la familio de Silviedoj, sed lastatempe separataj en la familio de Akrocefaledoj. Ili troviĝas en Eŭropo, Afriko kaj okcidenta Azio.[1]
Hipolaoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kelkaj specioj de hipolaoj | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiuj akrocefaledoj asociiĝas kun arboj (dum kanbirdoj asociiĝas kun kanejoj aŭ junkejoj), kvankam kutime en malferma arbaro pli ol en densaj plantejoj. Kompare kun la tre proksimaj rilataj specioj de la genro Acrocephalus, la hipolaoj de la genro Hippolais havas pli kvadratformajn vostojn kaj pli larĝajn bekobazojn. Plej parto estas nestriecaj verdecaj aŭ brunecaj supre kaj kremokoloraj aŭ blankecaj sube. Ili estas insektovoraj, sed povas eventuale manĝi ankaŭ berojn aŭ semojn. La specioj kiuj reproduktiĝas en moderklimataj regionoj estas tre migrantaj.[2]
La 8 specioj estas la jenaj:
(subgenro Iduna)
(subgenro Hippolais)
Konsiderinda pruvo, ĉefe ĉe Parkin et al. (2004),[4] sugestas ke la genro Hippolais estas parafiletika rilate al Acrocephalus. Analizojn de DNA studis ekzemple Leisler et al. (1997),[5] interpretate de Sangster (1997),[6] indikas, ke la Olivhipolao kaj la grupo de la Malgranda hipolao kaj la Rama hipolao (la subgenro Iduna) estas pli rilataj al la specioj de Acrocephalus ol la Flava hipolao kaj la Melodia hipolao kaj sekve la nederlanda CSNA movis tiujn kvar speciojn al la genro Acrocephalus.[7] Posta revizio [8] de la BOURC retenas la genron Hippolais, por la ok specioj, sed samopinie kun Sangster, oni agnoskas ke ili estu dividitaj en du grupojn.
La reteno de la grupigo Iduna ene de Hippolais fariĝis ĉar estas pruvo de malgrandaj diferencoj kaj separigaj kialoj,[9] pli ol pro opinio ke la statuso estas ĝusta – nenia pruvo malakceptas analizojn de DNA. Mark Constantine, en "The Sound Approach to Birding" [10] ilustras, ke estas ampleksa koincido en kantotipoj inter specioj el la du genroj, kaj ke laŭvoĉe, ne estas karakteroj kiuj permesas separi speciojn al unu genron aŭ al alian. Kenneth Williamson [11] kaj Hadoram Shirihai,[12] pristudante la identigon de Hippolais kaj Acrocephalus emfazis la similaĵojn inter specioj de la du genroj. Colin Bradshaw, en British Birds, verkis kelkajn artikolojn pri la morfologia simileco inter kruc-genraj speciparoj ekzemple la Pala hipolao kaj la Arbedokanbirdo unuflanke (Bradshaw 2000 [13]) kaj la Kampokanbirdo kaj la Malgranda hipolao aliflanke (ekz. Bradshaw & Steele 1995 ,[14] Bradshaw & Steele 1997, [15] kaj tio ĉio estas respondo al la komentoj de la ornitologo Lars Svensson [16] ĉe Bradshaw & Steele 1995).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.