Hindia gipo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hindia gipo aŭ Hindia vulturo (Gyps indicus) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj. Ĝi estas proksime rilata al la Gipo, G. fulvus. Ĝi reproduktiĝas ĉefe en rokaj montetoj de centra kaj duoninsula Barato. La birdoj de la norda parto de ties teritorio kiuj estis iam konsiderataj subspecio estas nune konsiderataj separata specio, nome Fajnbeka gipo Gyps tenuirostris. Tiuj estis kunigitaj antaŭe laŭ la nomo Longbeka vulturo.
Hindia gipo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hindia gipo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gyps indicus (Scopoli, 1786) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio reproduktiĝas ĉefe en klifoj, sed oni konas ke ili uzas arbojn por nestumi en Raĝastano. Kiel ĉe aliaj vulturoj ankaŭ ĝi estas kadavromanĝanto, kiu manĝas ĉefe el kadavraĵoj de mortintaj animaloj kiujn ili trovas per ŝvebado super savano kaj ĉirkaŭ homaj setlejoj. Ili ofte moviĝas en aroj.
La Hindia gipo estas tipa vulturo, kun senpluma kapo, tre larĝaj flugiloj kaj mallongaj vostoplumoj. Ĝi estas pli malgranda kaj malpli fortika ol la Eŭrazia grifo, kutime peza inter 5.5 kaj 6.3 kg kaj 80 – 103 cm longa kaj kun enverguro de 1.96 al 2.38 m.[1][2] Ĝi distingiĝas el tiu specio pro malpli sablokolora korpo kaj flugilkovriloj. Ĝi ne havas ankaŭ la blankecan mezan kovrilstrion montratan de la Grifo.