Hilelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hilelo estis unu el la elstaraj saĝuloj pri la buŝa doktrino de la fariseoj, plej granda aŭtoritato pri la juda leĝo en la tempo antaŭ la detruiĝo de la templo, patriarko de ĉ. 30 a.K. ĝis 10 p.K. en Jerusalemo kaj praulo de la dinastio de patriarkoj; modelo de mildeco kaj trankvileco (kontraste al lia kunulo kaj antipodo, Ŝamajo). Bazoj de la interpretado de la Sankta Skribo (la 7 hermeneŭtikaj normoj de Hilelo) kaj de la Halaĥo (disvolvigita de la skolo de Hilelo), etika doktrino (la ĉefeco de la amo al la proksimulo, la Ora Regulo). (PHILO-LEXIKON).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5c/Tomb_of_hillel_the_elder.png/320px-Tomb_of_hillel_the_elder.png)