![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Hikikomori_by_Galia_Offri.jpg/640px-Hikikomori_by_Galia_Offri.jpg&w=640&q=50)
Hikikomorio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hikikomoro (japana: 引き篭りaŭ Hikikomori[1], ひきこもりde "hiku" (引, tradukebla per 'retiriĝi') kaj "komori" de 籠る 'izoliĝi'), iu akuta socia retiriĝo)[2] estas japana termino por priskribi homojn kiuj decidas izoliĝi space, psike kaj socie, plej ofte ĉar ili ne povas adapti sin al la japana konkurencema socio. Kiam ili estas en siaj 60-aj jaroj kaj iliaj gepatroj komencas morti, ilia reintegriĝo en la socion povas esti maltrankviliga, intertempe konata kiel la "problemo de 2030". Vosot Ikeida, kiu kontribuis al la japana revuo Hikipos opinias ke tiuj kiuj oni nuntempe nomas hikikomori jam ekzistis delonge en la tuta mondo: homoj kiuj socie retiriĝas, sendepende de la ekonomia nivelo de la koncernaj socioj. Fakte, ili ne estas nek la specifa produkto de la moderna japana socio, nek tiu de altnivela industriigita socio. Kie ajn ekzistis homa socio, estis multaj homoj nekapablaj adaptiĝi al la "vasta plimulto de la aliaj homoj" kaj kiuj eble vivis kiel "hikikomoruloj"[3][4].
![Hikikomori fare de Galila Offri](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Hikikomori_by_Galia_Offri.jpg/640px-Hikikomori_by_Galia_Offri.jpg)
![Hikikomori, Hiasuki, 2004](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/Hikikomori%2C_Hiasuki%2C_2004.jpg/640px-Hikikomori%2C_Hiasuki%2C_2004.jpg)
La termino ankaŭ estas uzata por priskribi tiun fenomenon, kiun oni konsideras ĉefe kulturspecifan sindromon en Japanio, kvankam ili ekzistas ankaŭ en Usono, Britio, Omano, Barato, Sud-Koreio kaj Francio[5][6]. Estus eĉ miloj da hikikomoruloj en hispanlingvaj landoj[7]. Laŭ Marco Crepaldi, prezidanto de la unua itala hikikomori-organizo, "Hikikomori Italia", oni estimis la nombron de socie retiriĝintaj homoj en Italio je preskaŭ 100.000 (decembro 2018)[3].
Socio povas esti severa, precipe se vi ne povas konformiĝi al tio, kio estas konsiderata normala. Hikikomorio kutime estiĝas kiam iu ne plu eblas toleri la socian premon, ŝarĝita je devigoj, trudadoj kaj perfortoj, kaj komencas foresti de la lernejo aŭ laborejo, kaj preferas malproksimiĝi aŭ retiriĝi en ekzemple sian ĉambron dum monatoj kaj eĉ dum jaroj.
Dum hikikomoruloj favoras endomajn aktivecojn, iuj okaze faras eksterajn aktivecojn[8]. La retiriĝo el la socio kutime komenciĝas iom post iom. Afektitoj povas aspekti malfeliĉaj, perdi siajn amikojn, fariĝi nesekuraj kaj timemaj, kaj paroli malpli.