![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/Hessische_Bergstrasse.png/640px-Hessische_Bergstrasse.png&w=640&q=50)
Hessische Bergstraße
From Wikipedia, the free encyclopedia
La vinkultiva regiono Hessische Bergstraße – en Esperanto "hesia Monta Vojo" – situas en sudokcidenta Germanio. Ĝi difiniĝas kiel la nordo de la geografia regiono Bergstraße, do "Monta Vojo", kiu ĝenerale estas la transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, cizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente – kiel la nomo klare indikas, temas pri tiu parto de la geografia regiono Bergstraße, kiu situas en la federacia lando Hesio. Ene de la federacia lando, la areo konsistigas la plejan sudon. Ekde la jaro 1971 la areo estas memstara vinkultiva regiono, antaŭe ĝi kune kun la sudo de la geografia regiono, Badische Bergstraße, do "badenia Monta Vojo", konsistigis la vinkultivan regionon Bergstraße. Krom la kerna parto de la vinkultiva regiono inter la komunumoj Seeheim-Jugenheim norde kaj Heppenheim sude, nomata "Starkenburg" laŭ la mezepoka fortikaĵo de Heppenheim, plia vinkultiva "insulo" ĉirkaŭ la urbeto Groß-Umstadt pli-malpli 30 kilometrojn pli nordoriente, ĉe la norda antaŭmontaro de la mezalta montaro Odenvaldo, plus tre malgranda vinkultiva teritorieto ankoraŭ pli norde de la kerna parto, en la komunumo Dietzenbach estas aldonaj partoj. La vinkultiva "insulo" en la urbeto Groß-Umstadt germanlingve efektive nomatas insulo – nome Odenwälder Weininsel, odenvalda vininsulo. La vinkultiva regiono havas nur 440 hektarojn da vitejoj kaj sekve estas inter la plej malgrandaj vinkultivaj regionoj de Germanio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/Hessische_Bergstrasse.png/640px-Hessische_Bergstrasse.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1e/Hemsberg_01.jpg/640px-Hemsberg_01.jpg)