Bergstraße
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bergstraße – en Esperanto "Monta Vojo" – estas geografia regiono en la sudokcidento de Germanio, en la pleja sudo de la federacia lando Hesio kaj la pleja nordo de la pli sude najbara federacia lando Baden-Virtembergo. Temas pri la transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, ĉizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente. Limaj punktoj de la historia vojo, laŭ kiu viciĝas multaj pitoreskaj mezepokaj urbetoj, ofte en distanco de nur 2 ĝis 3 kilometroj, estas la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude. La historia vojo grandparte identas al la nuna federacia vojo B3 inter la du limaj urboj; paralelas nord-sude la aŭtoŝoseo A5 kaj responda trajna linio, sed la esenco de la regiono fakte ne estas la vojo, sed la pejzaĝo unuflanke montareta kaj arbaroriĉa kun sufiĉe krutaj deklivoj, kaj aliflanke komplete ebena, tiel ke la montoj, kiel ekzemple la montopinto Melibokus (517 m), kiu jam antaŭ 2000 jaroj estis la limo inter du grandaj triboj de ĝermanoj, vaste videblas el la ebenaĵo en distanco de plurdek kilometroj. Plej granda monto de la regiono tamen estas la pinto Königsstuhl en la urbo Hajdelbergo tuj sude de la rivero Neckar: ĝi altas 567 metrojn kaj dekoriĝas interalie per la urba kastelo de Hajdelbergo.
Bergstraße | ||||
---|---|---|---|---|
Geografia regiono | ||||
regiono [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
Regionoj | Hesio, Baden-Virtembergo | |||
|
||||
Laŭ la regiono "Bergstraße" estas krome nomataj la distrikto Bergstraße de suda Hesio, la (memstara) vinkultiva regiono Hessische Bergstraße, la (nememstara) areo Badische Bergstraße de la vinkultiva regiono "Badeno" kaj aldone administraj teritorioj de la luterana kaj katolika eklezioj.