![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/af/Hessen_HG_flag.svg/langeo-640px-Hessen_HG_flag.svg.png&w=640&q=50)
Hesio-Homburg
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hesio-Homburg, germane Hessen-Homburg, estis historia germana teritorio kun ĉefurbo Homburg en Hesio, kiu portempe ekzistis kiel memstara ŝtateto, portempe estis parto de la pli granda Hesio-Darmstadt. Ĝin regis la "landgrafoj de Hesio-Homburg", branĉo de la dinastio Hesio-Darmstadt.
- de 1622 ĝis 1768: parto de Hesio-Darmstadt (landgrafujo)
- de 1768 ĝis 1806: memstara landgrafujo, membro de la Sankta Romia Imperio
- de 1806 ĝis 1815: parto de Hesio-Darmstadt (grandduklando)
- de 1815 ĝis 1866: memstara landgrafujo, membro de la Germana Federacio
- 1866 mallongtempe denove parto de Hesio-Darmstadt (grandduklando)
- ekde 1866: fariĝis parto de la prusia provinco Hessen-Nassau
- hodiaŭ: parto de federacia lando Hesio
Rapidaj faktoj landgraflando, Sankta Romia Imperio ...
Hesio-Homburg | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
landgraflando | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
27 563 | ||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d5/Schloss-hg-eingang001.jpg/640px-Schloss-hg-eingang001.jpg)
Dum la tempo de sia plej granda etendo ĝi havis areon de 221 km² kaj 27.563 loĝantojn (1865). Malgraŭ sia malgrandeco ĝi sukcesis akiri voĉdonrajton de unu plena voĉo en la Germana Federacio - rajto kiu normale estis rezervita nur al la plej grandaj membro-ŝtatoj.
En la Germana Federacio membris tiel "tri Hesioj", ĉiuj devenintaj el la iama "landgrafujo Hesio":
- "landgrafujo Hesio" = Hesio-Homburg, la plej malgranda
- "elektoprinclando Hesio" = Hesio-Kaselo
- "grandduklando Hesio" = Hesio-Darmstadt
- Kategorio Hesio-Homburg en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri historio kaj Germanio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
![]() |