![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dc/2017-04-03-Hermann_Gr%25C3%25B6he-hart_aber_fair-0547.jpg/640px-2017-04-03-Hermann_Gr%25C3%25B6he-hart_aber_fair-0547.jpg&w=640&q=50)
Hermann Gröhe
germana politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hermann Gröhe (naskiĝis la 25-an de februaro 1961(nun 1961-02-25) en Uedem, do nun 63-jara) estas germana politikisto, kiu membras en la kristandemokrata politika partio CDU.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/13/Hermann_Gr%C3%B6he_2010.jpg/640px-Hermann_Gr%C3%B6he_2010.jpg)
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Fermi
Inter la jaroj 1989 ĝis 1994 li estis prezidanto de la organizaĵo Junge Union, la junulara asocio de la nacia kristandemokrata partio. Poste, inter oktobro 2008 kaj oktobro 2009 li estis ŝtata ministro en la ministrejo de la federacia kancelierino Angela Merkel. La 28-an de oktobro 2009 li nomumiĝis ĝenerala sekretario de sia partio.[1] La 15-an de decembro 2013 li nomumiĝis ministro pri sano en la nova registaro de Germanio.