Heredaĵa Biblioteko pri Biodiverseco
cifereca biblioteko, reta datumbazo kaj grandskala cifereciga projekto por biodiverseca literaturo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Heredaĵo Biblioteko pri Biodiverseco (HBB, angle Biodiversity Heritage Library, akronime BHL) estas projekto por ciferecigi literaturon pri la temo de speciodiverseco / biodiverseco. Ĝi estis lanĉita ĉirkaŭ 2005 kaj estis komence limigita al dek (aktuale en 2009 dek du) usonaj kaj britaj bibliotekoj.
Heredaĵa Biblioteko pri Biodiverseco | |||||
---|---|---|---|---|---|
cifereca biblioteko digital archive (en) konsorcio bibliografa datenbazo biblioteka konsorcio retportalo malfermita arkivo retejo interreta datenbanko biologia datumbazo organizaĵo | |||||
Komenco | 2006 vd | ||||
Geografia situo | 38° 53′ 10″ N, 77° 1′ 17″ U (mapo)38.886111111111-77.021388888889 | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Vaŝingtono | ||||
| |||||
Membro de | Biodiversec-Informaj Normoj Wikibase Stakeholder Group (en) vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Post Gallica kaj AnimalBase, HBB estis la tria granda, transniĉa cifereciga projekto en la mondo. En 2006, amasa ciferecigita literaturo komencis esti enretigita. En 2008 la graveco de Gallica kaj AnimalBase estis superita. Hodiaŭ HBB estas senkompare la gvida cifereciga projekto de la monda por biodiverseca literaturo [1].
En April 2009, 13 milionoj da paĝoj kaj 11,000 verkoj estis ciferecigitaj [2], meze de septembro 2014 la nombro da ciferecigitaj libroj estis proksimume 86,700 titoloj, proksimume 150,000 volumoj aŭ proksimume 44,655,000 paĝoj (fonto: BHL-portalo). Ĉar bibliotekoj rajtas nur ciferecigi librojn sen kopirajtoj, ciferecigo ĉe HBB ĝis nun koncentriĝis ĉefe pri literaturo de antaŭ 1920. Kelkaj bibliotekoj fiksis la limon je 1899. Post nur kelkaj jaroj tio efikis, ke en zoologio kaj... Botaniko estas nun tia, ke aliro al faka literaturo de antaŭ 1900 estas multe pli facila ol al tiu aperinta inter 1920 kaj 1990.